La kronikoj de revema sentaŭgulo

Se mi nenion sentus, mi ŝvebus sola en vaku'

2/04/2006

Esperantaj junulinoj... ekzistas!

Jes, ja. Ĉu vi pensadis male?

Nu, fakte ankaŭ mi. Mi pensis, ke en Esperantujo nur estis malinaj nerdoj kaj sulkozaj maljunulinoj. Tamen, hodiaŭ nokte mi havas ŝancon pruvi tian mirindaĵon: hieraŭ alvenis en Borujo du samideaninoj el lando ŭesta, konitaj de ĉi-tiea amiko mia. Do, ĉi-nokte ni bonvenigos ilin kaj iros kune fiestumi. Ho, mi tre scivolemas pri kiel sonus la tabelvortoj elparolataj de milda ina voĉo!

Iluzite,
RoSo

2/02/2006

Sinprezento

Salaton, ho karaj gelegantoj!

La taglibra titolo ne povus esti pli rivela. Mi estas nur revema sentaŭgulo kaj, el tiu priskribaĵo, mi nomiĝu RoSo. La antaŭvorto en la retadreso malkaŝigas la celo de tiu ttt-ejo: la rankontado, pli aŭ malpli ofta (sendube malpli) pri la okazaĵoj de mies mondo. Jes, mies. Estas, fakte, granda diferenco inter RoSes mondo kaj RoSa mondo, bedaŭrinde. RoSes mondo estas tiu, kiu estas de RoSo: la okazaro de la vivo de li, la mondo tiel, kiel ĝi ĝuste estas. Male, RoSa mondo estas tiu, kiu estus liamaniere.

Mi loĝas en granda urbo, la ĉefa de Borujo. Ne, ĉesu serĉi ĝin mape, estas tute elpensita. Mi komprenigu tiun nomon: mia lando (pro siaj estraro, agoj, cirkonstancoj, ktp.) tute ŝajnas banana respubliko. Tamen, ĝi fakte ne estas respubliko, sed reĝlando. Tial, el la duvorta priskribo de la lando, mi ĝin nomigas BoRujo.

Ĉi tie, en la ĉefurbo de Borujo, estas kie mi studadas. Mi tuj ekhavos ekzamenojn, kaj tiu estas la kialo, pro kiu mi nuntempe ne skribos tie ĉi tiel ofte ol laŭ mia plaĉo. Mi nur esperas, ke vi al mi deziru bonŝancon!

Nun mi ĝisu. Vi baldaŭ trovos pli novaĵojn pri mi en la venonta kroniko.

Ekamike,
RoSo.